|
|
Instalaj_Pashoj
Ĉi tie sekvas paŝoj por instali la IME-dosieron en via Linuks-sistemo
Dependaĵoj
Apud la dosiero de ĉi tiu retejo, vi bezonos SCIM. Instalu jenon kaj ĉiujn ceterajn ties dependaĵojn:
- scim
- scim-m17n
- m17n-db
- scim-gtk2-immodule (Dank'al Antono kaj ash_rabbi. Pro ŝajna eraro en Debian povas esti ke vi bezonas elŝuti kaj instali ĉi tiun aparte...)
Anstataŭ SCIM vi ankaŭ povus uzi UIM. Mi ne testis tion. Se vi volas provi ĉi tion, atentu ke vi bezonos ankaŭ uim-m17n, ĉar sen subteno de m17n vi ne povas uzi la Esperantajn enigilojn.
Kiel instali?
- Instalu la supre menciitajn pakaĵojn kaj ties dependaĵojn. (Povas daŭri iom. Almenaŭ per Ubuntu mi estis preta post mallonge, ĉar ĉio troveblas en ĝia pakaĵaro.)
- Elŝutu la plej novan pakaĵon de ĉi tiu retejo kaj metu la mim-dosierojn kiujn vi volas uzi en /usr/share/m17n aŭ en /usr/local/share/m17n , kiu ajn haveblas en via sistemo. [root-rajtoj necesas]
- (De versio r31 ĉi tiu paŝo ne plu estas necesa) En la sama dosierujo kiel en la antaŭa paŝo, malfermu la dosieron mdb.dir kaj aldonu la sekvan linion: (input-method eo eo-x "eo-x.mim"). [root-rajtoj necesas]
- Startu la programon scim kaj agordu ĝin por uzi la ĝustas IME-on. Verŝajne vi por tio bezonas plurfoje restarti la sistemon.
Nun vi povas tajpi linukse la Esperantajn literojn per la X-sistemo!
N.B.: Vi povas mem ŝanĝi la liveritan dosieron, por ekzemple aldoni ke au kaj eu ŝanĝiĝas al aŭ kaj eŭ. Mem mi tion ne ŝatas, sed eble vi jes... :P
Estas kelkaj diferencaj dosieroj en la pakaĵo, el kiuj vi povas elekti laŭ prefero metodon por skribi ĉapelajn literojn. Interalie estas x-metodo, h-metodo kaj q-metodo.
Ĉefa fonto por efektivigi ĉi tiun solvon
http://lists.freedesktop.org/archives/scim/2004-October/001024.html
Sign in to add a comment
