|
|
Ĉu vi volas enigi Esperantajn literojn per la X-sistemo? Jen vi povas! Por Vindozo vi uzu EK, por Linukso vi uzu la IME-sistemon de SCIM, nutrate per la ĉi-reteje liverataj dosieroj.
EO: Legu kiel instali en Ubuntu 8.04 REKOMENDATA
EO: Legu kiel instali IME por Esperanto Linukse
EN: Read how to install the Esperanto IME in Linux
Intereso
Mi tre scivolas kiuj homoj kaj kiom da homoj efektive uzas la x-sistemon aŭ similan sistemon el la pakaĵo. Bonvolu lasi mesaĝon pere de mia retejo iompostiom.net por sciigi al mi kion vi opinias, aŭ aldonu novan "issue" se vi havas problemojn.
Informado
- Mi aldonis etajn bildojn por en la listo kaj sendis ilin al m17n-contrib, kie oni ilin akceptis por la pakaĵo. Mi ne havas instalajn instrukciojn, do aŭ vi atendu la novan m17n-contrib, aŭ vi uzu la SVN-ejon kaj mem mane aldonu la bildetojn. Laŭpete mi povas helpi vin pri tio. - 2008-05-10 LaPingvino
- Pro tio ke montriĝis ke la Debiana pakaĵo ne bone funkcias, mi forigis ĝin. Cetere mi aldonis la instalan instrukcion por Ubuntu 8.04, kiu eble ankaŭ funkcias en aliaj distribuoj sed kiun mi nur testis por Ubuntu. Mi testis la instalon en mia freŝa instalo de Ubuntu, kaj funkcias :). - 2008-4-27 LaPingvino
- Lastatempe mi dum jam iom da tempo estas senlinuksa :( do mi ne povas portempe plu subteni kaj disvolvi la aferojn. Se estas homoj kiuj ŝatus helpi kaj aliĝi al la projekto (kun celo pliuzantamikigi la tuton), volonte! - 2007-12-3 LaPingvino
- Mi rimarkis jam por iom da tempo ke la pakaĵo m17n-contrib haveblas kaj ĝi enhavas ĉiujn necesajn dosierojn. - 2007-10-5 LaPingvino
- Mi korektis cimon en la Debiana pakaĵo kaj alŝutis novan version. Bonvolu ne uzi la malnovan, ĝi alportas tre ĝenan eraron se vi jam instalis SCIM. - 2007-07-25 LaPingvino
- Mi ĵus faris Debianan pakaĵon, unuafoje en mia vivo. Bonvolu provi kaj trarigardi ĝin, kaj donu komentojn per 'issues' por ke mi povu plibonigi ĝin. - 2007-07-23 LaPingvino
- Versio 0.1.2 estas preta. Se vi jam sukcese agordis SCIM por via komputilo, vi ne bezonas ĝisdatigi, ĉar nur la dosiero INSTALL estas adaptita. Se vi ankoraŭ ne sukcesis ĝuste instali la dosierojn, ĉi tiu versio povas esti utila por vi. Memoru ke la instalinformoj ankaŭ ĉiuj troviĝas en ĉi tiu retejo. - 2007-07-23 LaPingvino
- La dosieroj aldoniĝis al la CVS de m17n-contrib, do eble post iom da tempo vi ne plu bezonos elŝuti la dosierojn de ĉi tiu retejo! :) - 2007-07-21 LaPingvino
Rilataj projektoj
- EK (Esperanta Klavaro) - Tajpi ikse Vindoze.
- gtk-im-extra - Tajpi ikse en GTK-programoj. Por elŝuti ĝin vi bezonas CVS kaj vi devos mem kompili.
- Anstataŭa klavararanĝo - Anstataŭu la limigan klavararanĝon en Linukso per ĉi tiu aranĝo kaj tajpu ĉapelojn per AltGr.
